Sanktivana legendo Historio de la loko Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto kaj kaverno de Sankta Ivano Areo de Benediktana monaĥejo Kapelo de la Plialtigo de sankta Kruco Kapelo de Sankta Maxmilian Statuaro honore al Maria Sankta Johano sub la Roko & Sanktjohana fonduso
|
|
|
Sankta Johano sub la Roko troviĝas nur |
Sanktivana legendo
Unu el la plej pitoreskaj vilaĝoj de Ĉeĥa Karsto kun multaj historiaj memorindaĵoj kiu abundas de multaj natur-belaĵoj, estas Sankta Johano sub Roko. Ĝia historio datiĝas de la 9.a jarcento, kiam laŭ legendo, en kaverno sub grandega ŝtona muro vivis la unua ĉeĥa kristana ermito - sankta Ivano.
Ermito Ivano, tie ĉi respektata kiel sankta, vivis en travertinaj kavernoj, ĝis nun surloke konservitaj . Ivano estis (laŭ kronikisto Hájek) filo de princo Gostimil. Li rezignis civitanan vivon, rifuĝis al la solejo, kie li vivis 42 jarojn. Kiam li dum tiu epoko venis en ĉi tiun valon, li decidiĝis resti surloke pro la beleco de la loko. Dio donis al li cervinon, ke ĝi nutrigu lin per lakto. Sed en la kaverno lin tentis malbonaj spiritoj. Li intencis de tie foriri, sed proksime de la kaverno aperiĝis al li Sankta Johano la Baptisto. Tiu donis al li krucon, per kiu Ivano demonojn forpelis. La legendo plu rakontas pri renkontiĝo de la ermito Ivano kun princo Bořivoj. Bořivoj dum ĉasado de urso paf-vundis la cervinon de Ivano. La sekvata vundita cervino alkondukis la princon ĝis la kaverno de Ivano. Tie ĉi li trovis Ivanon kaj ege li bedaŭris la mortigon de la nutrigistino de Ivano. Bořivoj invitis Ivanon en sian burgo. Tetín kaj proponis al li loĝi tie. Sed Ivano rifuzis la proponon kaj diris al la princo:„ Al vi Dio ordonis pere de sankta Johano, ke vi post mia morto sanktigu tiun ĉi lokon je preĝejo por la honoro de Sankta Mario la Virgulino kaj Sankta Kruco kaj sanktan Johanon la Baptiston nomu protektanto. Laŭ la legendo ĉi tie vere Bořivoj ordonis konstrui kapeleton, kiu poste apartenis al la havaĵo de la monaĥejo Ostrov.
![]() |
|
Preĝejo de Sankta Maria la Virgulino |
Historio de la loko
La unuan skrib-noton pri la kaverno de Sankta Ivano oni povas trovi en la dokumento de la reĝo Přemysl Otakar la I-a el la jaro 1205. Laŭ la dokumento tiun ĉi kavernon kun ermitejo, tombon kaj kapeleton gajnis la monaĥejo de Benediktanoj en Ostrov en la jaro 1037. En la jaro 1310 estis ĉi tie instalita prepostejo kaj la havaĵo de la monaĥejo estis tiam ege plimultigita. En la jaro 1420 la monaĥejo en Ostrov ĉe Davle estis detruita de la Husitanoj. Ekde la jaro 1517 datiĝas definitiva transloĝiĝo de la monaĥoj el Ostrov en Sanktjohanan monaĥejon. Dum la jaro 1584 la relikvo de Sankta Ivano estis elterigita kaj de tiam komenciĝis la tradicio de Sanktjohanaj pilgrimfestoj.
|
|
La estimo al Ivano disvastiĝis en larĝa ĉirkaŭaĵo
kaj la graveco de la roko kreskis. En la jaro 1661, surloke de la malnova preĝejo,
estis konstruita nova, baroka preĝejo de Sankta Johano la Baptisto laŭ
la projekto de itala konstruisto Carlo Lurago (li konstrukciis ankaŭ preĝejon
de Sankta Ignáco sur placo de Karlo en Praha). Sed la konstruaĵo estis
konstruita sur mola grundo, kio kaŭzis baldaŭan krevadon de muroj kaj
de valbo. Dum la jaro 1711 la preĝejon rekonstruis Kristoforo Dienzenhofer.
Laŭ la preĝejo poste ricevis nomon la vilaĝo. La ceteraj konstruaĵoj
de la monaĥejo estis finkonstruataj laŭvice, ĝis la jaro 1731.
Sed la monaĥejo estis baldaŭ likvidita de imperiestro Jozefo la II-a
en la jaro 1785. La havaĵo de la monaĥejo estis vendita en aŭkcio.
La unua posedanto iĝis grafo Sweerts-Sporck, la plua estis kavaliro Joakimo
el Schirding, pli poste familio de Berger. Malantaŭa parto de la monaĥejo
estis eluzata por industria produktado (tanejo, ŝpinejo, paperproduktejo),
ĉiam ekonomie duonsukcesa. Dum la jaroj 1904 ĝis 1912 ĉi tie
estis resaniĝ-banloko. |
|
Sankta Johano sub la Roko |
![]() |
|
Areo de Benediktana monaĥejo kaj Preĝejo |
Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto kaj kaverno de Sankta Ivano
Temas pri granda fru-baroka konstruaĵo, kiu abundas de originaj, ĉarmaj internaj
ornamoj. Sur la ĉef-altaro estas granda bildo de „Apero de sankta Johano la Baptisto al ermito Ivano“ kun la dato 1695. Super la altaro staras granda
kruco, donacita de civitanoj de Malnova urbo de Praha. (Origine ĝi staris sur la ponto de Karolo la IV-a.) Sur ĥorejo estas bildo „ Instalo de baza ŝtono de la preĝejo“. Altvalora estas marmora baptujo kun la dato 1576. Meze de la preĝejo staras riĉe ornamita
sarkofago, kie troviĝas arĝentita kaj orita ujo kun restaĵoj de ermito Ivano. La preĝejo estas unuigita kun malnova roka preĝejo per la kaverno de Sankta Ivano. Krom la rememoraĵoj pri ermito Ivano troviĝas ĉi tie
tombo-ŝtonoj de la abatoj de la monaĥejo. Tuj apud la preĝejo elfluas forta fonto de
kurac-akvo – Fonto de Sankta Ivano (iam ĝi estis vendata kiel mineralakvo „Ivanka“).
Areo de Benediktana monaĥejo
El la origina benedikta monaĥejo restis nur turo de la preĝejo. La konventon de la monaĥejo
ekkonstruis, tuj post la finkonstruo de la preĝejo en la jaro 1661 abato Ferdinando Sobek el
Bilenberg. La konstruado estis tre malfacila kaj estis finita en la jaro 1726. Tute preta estis la monaĥejo en la jaro 1731 pere abato Koterovský.
Gravaj ĉambroj de la monaĥejo estis la refektorio kaj la prelatejo. La refektorio
(pli poste ĝi servis ankaŭ por banlokaj gastoj kiel manĝejo) estis abunde ornamita per freskoj kaj plastikaĵoj bildigitaj momentojn el la vivo de Sankta Ivano. En la ĉef-koridoro estas situata statuo de Sankta
Georgo, surkorte staras statuo de Sankta Ivano, pli frue lokigita inter la kampoj ĉe la vilaĝo Loděnice.
Kapelo de la Plialtigo de sankta Kruco
Sub dominanta roko, kiu troviĝas en la alto de 159 metroj, oni povas vidi kapelon de Plialigo de sankta Kruco. Laŭ la legendo ĝi staras en la sama loko, kie renkontiĝis Sankta Johano la Baptisto kun ermito Ivano, surloke, kie la sanktulo donis al Ivan lignan krucon pro forpelo de malbonaj spiritoj. En la jaro 1602 ĉi tie ordonis feldmarŝalo Hermano Kristoforo Russworm (generalo de armeo de la imperiestro Rudolfo la II-a) konstrui ŝtonan krucon (el ruĝa marmoro) kaj statuojn de Sankta Ivano kaj Sankta Johano la Baptisto. En la jaro 1714 ĉi tiea abato Koterovský konstruigis super la statuaro kapelon. En la jaro 1997 la kapelo kaj la statuaro estis rekonstruita pere de Sanktjohana fonduso.
Kapelo de Sankta Maxmilian
En la sanktjohana tombejo staras ĉarma kapelo, konstruita en novgotika stilo pere de konstrukcianto Grueber el Munĥeno. Bernard Grueber estis profesoro de arkitekturo en Praha. La ŝtonlaborojn faris ŝton-ĉizisto František Jedlička el Prago, la fondinto de la kapelo estis Maxmilian Berger, iama posedanto de sanktjohana monaĥejo. La kapelo servis kiel kripto de la gento Berger.
|
|
|
Hodiaŭ jam neekzistata statuaro |
Statuaro honore al Maria
Antaŭ la hotelo Elementa lernejo iam staris statuaro de Sankta Maria la Virgulino, Sankta Ivano kaj Sankta Johano la Baptisto. Laste nomitaj du statuoj ornamis ekde jaro 1731 monaĥejan prelatejon. Pli poste ili estis ambaŭflanke instalitaj al la fru-baroka statuo de Sankta Maria la Virgulino. El la statuaro tresis nur eroj de statuo de Sankta Johano. Nuntempe oni intencas rekonstrui, kopii la tutan
statuaron.
Sankta Johano sub la Roko
& Sanktjohana fonduso
konsistigas, kune kun la memorindaĵoj Karlštejn kaj antikva Tetín, trifolion de elstaraj historiaj lokoj okcidente de Prago.Tiu ĉi loko kun pli ol miljara historio estis dum la komunista reĝimo tenita sekreta pro la funkciado de speciala lernejo de polico kaj pli altaj oficiroj de STB (ŝtata sekreta polico – tre potenca, timigata kaj danĝera organizo kontraŭ la civitanoj dum la totalismo), poste kiel arestejo. La nomo Sankta Johano sub la Roko estis eĉ intence forviŝita el mapoj. La kultura riĉeco ekkadukiĝis. La areo registras 14 de ŝtato protektitajn historiajn memorindaĵojn, kiuj dum la totalisma reĝimo ege suferis, ĝis averia stato. Malgranda vilaĝo kun 71 loĝantoj ne havis sufiĉe da mono por savi la memorindaĵojn. Pro tio estis fondita Sanktjohana fonduso. Tiu ĉi fonduso sukcese funkciis. Nun, ekde la jaro 2001 kiel Sanktjohana societo, ĝi funkcias plu. La zorgo pri la memorindaĵoj estas ĉefa tasko de la societo de tiu ĉi vilaĝo proksime al Beroun. La societo kunlabore kun la vilaĝestraro organizas kulturajn kaj sociajn aranĝojn en la vilaĝo. Dum la dek lastaj jaroj oni investis por savado de Sanktjohanaj rememoraĵoj pli ol
6 000.000,-Kĉ (230 mil Euroj). Al la plej gravaj operacioj apartenas la rekonstruo de la Kapelo de Sankta Kruco kaj de la turo de la baroka preĝejo de Sankta Johano la Baptisto. Estas preparata la rekonstruo de la statuaro honore al Sankta Maria la Virgulino.
![]() |
![]() |
|
![]() |
![]() |
| La preĝejo antaŭ restaŭrado (1991) |
Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto |
La preĝeja turo antaŭ restaŭrado (1989) |
La preĝeja turo | Fonto de Sankta Ivano |
Vi mem povas vidi kaj konvinkiĝi, kia granda laboro estis farita, dank´ al la ŝtato kaj dank´ al donacoj kaj donacetoj de amikoj kaj favorantoj de la societo dum la pasinta jardeko. Se ankaŭ vi volus parte kontribui al nia klopodo savi la memorindaĵojn, vi tiel povas agi pere la banko-kontakto:
|
Komerca banko (KB) Beroun N-ro de la konto |
|
|
27-538 397 0217/ 0100 |
|
Ke via mono estis uzita per ĝusta maniero, pri tio vi povos konvinkiĝi aŭ sur Interreta adreso
www.svatyjan.cz
aŭ persone dum la vizito de Sankta Johano sub la Roko.
|
Autor: Jiri
Sevcik |
![]() |